Nordia Rezista Movado | |||||
---|---|---|---|---|---|
partio | |||||
Komenco | 1997 vd | ||||
Lando(j) | Svedio • Finnlando • Norvegio • Islando • Danio vd | ||||
Sidejo | Grängesberg | ||||
Ideologio |
Novnaziismo • ultranaciismo • Nordiismo • Eŭroposkeptikismo • antikomunismo • Kontraŭcionismo • naziismo | ||||
Fondinto(j) | Klas Lund • Haakon Forwald vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Nordia Rezista Movado (NRM; svede Nordiska motståndsrörelsen, akronime NMR, finne Pohjoismainen vastarintaliike, PVL; norvege Nordiske motstandsbevegelsen; NMB; dane Den nordiske modstandsbevægelse; islande Norræna mótstöðuhreyfingin) estas novnazia organizo kiu per revolucio volas "krei Nordian Nacisocialisman Respublikon konsistantan el la nordiaj landoj, nome Svedio, Finnlando, Norvegio, Danio, Islando kaj eventuale ankaŭ la baltaj landoj" [1] [2] [3]. La NRM estas referita kiel dekstrula terorista organizo kaj batalema novnazia grupo, kiu celas rasmilito kaj disvastigado de ĝia perforta ideologio [4][5].
La organizo estas konstruita sur klara hierarkio kaj disciplino [6]. La fondinto de la organizo, Claes Lund, ankaŭ estas konata pro esti ĉe la originoj de la sveda organizo " Blanka Arja Rezisto ". Ekde 2015, la nova gvidanto de la organizo estas Simon Lindberg [7].
Nuntempe la Nordia Rezista Movado estas reprezentita en Svedio, Finnlando [8][9], Norvegio [10] kaj Danio [11].
La politika ideologio de NRM estas naciisma, antisemita, kontraŭkapitalisma kaj kontraŭkomunisma.
La 14-an de junio 2024, Usona Departemento de Ŝtato nomis NRM kaj ties gvidantoj kiel Speciale Nomitaj Tutmondaj Teroristoj (angle Specially Designated Global Terrorists, SDGT) [12][13][14].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search